Artikoloj de Mara Rockliff

Forto
La nova laktokafo de Hershey’s estas tiel forta, ke oni nomis ĝin forto. Efektive, etikedo sur la taso avertas: “FORTO™ ne estas por infanoj, nek por virinoj kiuj mamnutras infanojn aŭ estas gravedaj.”
REF refoje refreŝigas
Dum Julio, mi kaj mia 14-jaraĝa filino, Kasja, vojaĝis al Serbujo por la 39-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF). Inter tiom da belaj esperantistaj aranĝoj en Eŭropo, REF estas la sola kiu ekzistas specife por gepatroj kaj gefiloj kiuj hejme parolas Esperanton.
Ultramale
Io por diri kiam oni opinias ne nur male, ne nur tre male, kaj eĉ ne nur malege
NASK: sidu, parolu, kaj ĝuu!
Antaŭ ol ni alvenis al NASK, ni ne sciis, ĉu ni tiom ĝuus paroli. Fakte, ni eĉ ne certis, ĉu ni povus paroli Esperanton. Ni studis la lingvon dum nur ses monatoj, kaj ni studis hejme, rete. Ni neniam parolis la lingvon kun veraj vivaj homoj.